Un’incredibile favola … dei giorni nostri!

C’era una volta un imprenditore, titolare di una grossa azienda, che non si era accorto dell’esistenza del telefono. Per le frequenti comunicazioni con clienti e fornitori, anch’essi all’oscuro della non più recente invenzione, continuava a servirsi della posta tradizionale e del telegrafo, oppure intraprendeva lunghi e costosi viaggi quando aveva bisogno di dialogare direttamente con le persone.

Amici e conoscenti più informati gli parlavano del semplice strumento, che avrebbe reso enormemente più veloci ed economiche le sue comunicazioni; lui diceva che era assurdo pensare che le parole potessero viaggiare lungo un filo teso per aria o posato sul fondo dell’oceano o, idea più folle ancora, volando liberamente nell’aria come uccelli in libertà. Più volte era stato invitato a recarsi in un posto vicino, dove avrebbe potuto vedere altri usare il telefono, ma non aveva mai trovato il tempo per farlo. Quando il più insistente dei suoi amici gli portò un apparecchio da vedere, la sua conclusione fu: può anche darsi che funzioni, ma tanto… quelli con cui devo parlare io non ce l’hanno, per cui a me non servirebbe a niente E ritornò ai suoi sistemi tradizionali.

Una favoletta assurda, ridicola e incredibile… vissuta ogni giorno dalla maggioranza di noi!

Da decenni, milioni di persone, in quasi tutti i paesi dei cinque continenti, usano l’esperanto, lingua internazionale imparata con minimo dispendio di tempo e denaro; lo usano per turismo, per fare e consumare letteratura, per affari, per comporre canzoni e registrare dischi, per stampa periodica e trasmissioni radio, per lo studio e persino nella vita famigliare.

Da decenni, le persone che usano l’esperanto ne parlano ad amici, conoscenti e sconosciuti; invariabilmente, le risposte sono: è assurdo, una linguafatta a tavolinonon può funzionare!. Oppure anche se io lo imparassi non mi servirebbe a niente, perché nessun altro lo sa, ecc.

La favoletta assurda e incredibile si ripete ogni giorno intorno a te. Vuoi esserne protagonista anche tu? O vuoi dimostrare il coraggio e il minimo di curiosità necessari per uscirne?

Per prima cosa, fatti un giro su Internet e verifica se quanto detto sopra è vero. Poi decidi di far parte dei saggi della favoletta e contattaci a: info@esperanto.torino.it

Ti daremo una mano.

ESPERANTO-MUZEO EN VIENO

Esperanto prosperas en Vieno: preskaŭ dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011.

Antaŭ kelkaj semajnoj disvastiĝis en Esperantio la novaĵo, ke la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko atingis rekordon koncerne la nombron de vizitantoj. Preskaŭ dekmil personoj vidis la ekspozicion en 2011 kaj preskaŭ mil partoprenis fulmokursojn. Pri tio parolis la aŭstra ĵurnalistino prof. Katalin Fetes kun Herbert Mayer, la direktoro de la Esperantomuzeo.

Sinjoro Mayer, kion vi opinias pri la pozitiva bilanco de la Esperantomuzeo? Kio kaŭzas tiun ĉi grandan interesiĝon pri Esperanto?

Kompreneble mi ĝojas, ke nia instituto tiel bone statas. Fakte temas pri vere unika historia fenomeno. Neniam dum la ekzisto de Esperanto informis ne-movada institucio tiel grandskale kaj sukcese pri ĝi. La kialo de tiu ĉi sukceso certe troviĝas en la fakto, ke nia muzeokoncepto celas la vastan publikon. En la fokuso ne troviĝas la varbado por Esperanto, sed la prezento de faktoj. Krome la koncepto serioze rilatigas Esperanton kun aliaj fenomenoj: parte lingvaj, parte sociaj, parte historiaj.

Fakte, oni multon lernas pri la historio de Esperanto, kiu eĉ inter esperantistoj ne tre bone estas konata.

Jes. Sed ne nur. La vitrinoj montras la historian evoluon. Tiel ni sukcesas ligi Esperanton kun la grandaj historiaj eventoj. Nia lingvo estas montrata firme ligita kun la historio ne nur de Eŭropo, sed de la tuta mondo. La Esperantomovado estis, en la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, motoro por la kreo de utopioj, kiuj hodiaŭ almenaŭ parte jam realiĝis, kiel ekzemple la unuiĝinta Eŭropo. Tiu historia dimensio metas Esperanton en pli vastan kadron, en kiu ĝi aperas ne kiel iu kuriozaĵo, sed kiel serioza afero.

Mi partoprenis la gvidadon kaj rimarkis, ke la publiko kun granda intereso perceptas tiujn faktojn.

Gravas miaopinie la kontinueco. Historia evoluo ne staras por si mem, sed ĝi kondukas al la nuntempo. Fine de la ekspozicio la vizitantoj povas informiĝi pri la hodiaŭa Esperanto-vivo, pri la servoj de UEA, pri la propedeŭtika valoro de la lingvo. Iu esperantisto kritikis kaj proponis meti en la vitrinojn modernajn librojn kaj revuojn en Esperanto. Al tio mi klare kontraŭdiras. Elmetado de libroj ne estas muzea koncepto. Ne ekzistas io pli enua ol la afiŝado, ke Esperanto aktualas, ĉar ekzistas novaj libroj. La homoj oscedante forkurus.

La komputilaj stacioj kaj vidinstalaĵoj ĝuste metas Esperanton en modernan kuntekston.

Jes, ne nur en modernan kuntekston, sed en pli vastan. Unue, Esperanto kiel lingva fenomeno ne estas izolita, – nia Kolekto por Planlingvoj ekzemple havas dokumentojn pri 500 artefaritaj lingvoj – esprimo de tre grava faceto de la homa lingva kreiveco. Oni ricevas informon pri la artefarita dialekto de Homero, pri la Lingua Ignota de Hildegard de Bingen, pri la Klingona ktp. Alia komputila stacio montras, ke artefariteco ne estas privilegio nur de planlingvoj, sed koncernas ankaŭ la “naturajn” lingvojn. Pere de la germana kaj la angla estas demonstrate, ke ankaŭ tiel nomataj “naturaj lingvoj” entenas ne malmulte da artefaritaj elementoj. Eĉ pli, ke modernaj kulturlingvoj sen lingvoplanado ne povas ekzisti.

Ĉu tio ne estas iom tro komplika? Kiel reagas al tio la publiko?

Nu, la sekreto estas la plur-nivela perado de scioj. Estas almenaŭ kvar tiaj niveloj. La tuj videbla estas la supra, sufiĉe facile alirebla. Per tio estas kaptitaj la vizitantoj. Kaj kiu ĉe tiu punkto sin ĵetas al la aventuro de ekkono de nova kontinento, iras ĉiam pli kaj pli profunden. Nia muzeo estas tre malgranda, ĝi eĉ ne havas 100 m2. Ni esploris kiom longe restas la homoj en ĝi. Averaĝe oni restas preskaŭ unu horon. Tio estas vere longa tempo. Ĝuste la eblo iri ĉiam pli profunden tenas la homojn katenitaj.

Kiuj estas la vizitantoj?1257 4)

Kvankam la muzeo prezentas multon nekonatan ankaŭ por esperantistoj, 99% estas neesperantistoj. Inter la neesperantistoj fakte la duono estas el Aŭstrio, duono el eksterlando. Dume inter la esperantistoj la plimulto venas el eksterlando. Krome ni havas specialan programon por lernejoj: en 2011 partoprenis 870 lernejanoj por-infanajn kaj por-junulajn gvidadojn kaj Esperantofulmokursojn.

Kiel vi taksas la rolon de la muzeo rilate al varbado por Esperanto? Multaj homoj devus esperantistiĝi en Aŭstrio.

Mi ripetas: Varbado ne estas kaj ne povas esti la celo. La celo estas informado. Sed la kromefiko de serioza informado pri Esperanto estas per si mem varbado. Fine de niaj gvidadoj estas observebla stranga fenomeno: se iu el la gvidantoj diras ion kritikan pri Esperanto, tuj la gvidata grupo donas la ĝustan respondon kaj defendas nian lingvon. Tio estas la rekta efiko de nia muzeo: vidi Esperanton pozitive! Atingi tion estas nia celo. Sed tio ne signifas, ke la homoj fariĝos esperantistoj. Estus tro naive kredi tion. Eble inter mil estas unu, kiu eklernas. Inter tiuj, kiuj eklernas, ne ĉiuj aperas en la Esperanto-movado.

Tamen ne forgesu, ke tiuj junaj homoj, kiuj hodiaŭ partoprenas niajn gvidadojn kaj fulmokursojn, morgaŭ sidos en decidpovaj postenoj. Se iu aktivulo tiam venoskaj proponos iun Esperanto-projekton, la pordoj estos malfermitaj. La efiko certeestas longdaŭra. Ekzemple en la lastaj dek jaroj neniu ĵurnalisto en Aŭstrio skribis negative pri la Esperantomuzeo. Tio honoras ankaŭ nian lingvon.

Por konkludi, ĉu vi havas iun mesaĝon por la esperantistoj?

En iu kanzono Claude Piron parolas pri la argument-bombard’”, kiun lanĉas la esperantistoj kontraŭ nekulpajhomoj. Laŭ nia sperto, ni ne trotaksu la efikon de la argumentado, eĉ se oni havas pozitivajn argumentojn. Mi faris eksperimenton. Dum unu gvidado mi enplektis tutan aron da argumentoj por Esperanto. La rezulto: la gvidatoj komencis kontraŭargumenti. Normale mi ne tiel faras. Mi ne argumentas, mi prezentas. En tiu kazo la homoj mem komencas argumenti por Esperanto. Ili fine diras tion, kion mi mem volus diri favore al la lingvo.

Do, via opinio estas, ke esperantistoj ne argumentu en la varbado?

Ne, la afero ne estas tiel simpla. Ja la esperantistoj havas tre bonajn argumentojn, kiujn oni devas ankaŭ prezenti. Sed ili ne trotaksu la efikon de racia argumentado. Plej grave: oni evitu ĉiun impreson de fanatikeco.

(El la revuo ESPERANTO – majo 2012)

KANTI LA EŬROPAN HIMNON EN ESPERANTO

Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti

la eŭropan himnon en Esperanto.

Gravas substreki ke temas pri “rekomendo”, kiu lasos ĉiujn civitanojn liberaj akcepti aŭ malakcepti ĝin. Tio gravas politike, ĉar neniu povus akuzi ke ni “trudas” ion. Ni faras nur proponon, kaj iu ajn grupo de 7 EU-civitanoj, kondiĉe ke ili loĝas en 7 malsamaj EU-landoj, rajtas fari tion. Aliflanke, ĝi ne estas io negrava, ĉar laŭ EU-juro “rekomendo” de EU estas ankaŭ “jura akto”.

Komence de aprilo 2012 komenciĝis tute nova ĉapitro en la historio de EU – eblo por civitanoj influi rekte la politikajn decidojn de la 27-landa EU de pli ol 500 milionoj da homoj. La Traktato de Lisbono, kiu ekfunkciis decembre 2009, donis rajton al 1 miliono da civitanoj, kiuj loĝas en almenaŭ 7 EU-landoj, prezenti proponon por pliefikigi la funkciadon de la EU-Traktatoj, kondiĉe ke ĝi estos ene de la kompetentecoj kiujn donas la EU-Traktatoj al la Eŭropa Komisiono.

Post longa prilaborado en la Eŭropa Parlamento, en la Komisiono kaj la Konsilio, tiu nova rajto de civitanoj ekfunkciis la 1-an de aprilo 2012.

Tiun daton, 50 minutojn post la noktomezo, EEU faris sian proponon, ke:

EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj

volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”

La celoj de tiu ĉi civitana iniciato estas:

1) helpi plifortigi komunan eŭropan identecon harmonie kun naciaj, regionaj kaj aliaj identecoj, kaj tiel pliefikigi EU por civitanoj;

2) pligrandigi la partoprenon de la civitanoj en eŭropa integriĝo;

3) helpi atingi (1) kaj (2) per vortoj de neŭtrala, tut-eŭropa lingvo por ebligi al civitanoj kanti kune;

4) sekurigi la samecon de respekto por ĉiuj eŭropaj lingvoj;

5) rekonfirmi kaj reekvilibrigi la du elementojn de la moto de EU, “unuiĝo en diverseco”, por certigi ke oni ne tro substreku diversecon, nek maltro substreku unuiĝon.

Strikte teknike ne estas EEU kiu faras la proponon, ĉar organizaĵo ne rajtas fari proponon – nur civitanoj. Sed organizaĵo povas subteni, kaj la propono bezonos la fortan subtenon de EEU kaj de ĉiuj landaj asocioj de UEA en la 27 EU-landoj. Inter la 7-membra komitato de subtenantoj, kiuj devas laŭ la reguloj loĝi en 7 malsamaj EU-landoj, estas la Nobelpremiito profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto Marco Pannella el Italio. La aliaj membroj de la komitato estas Angela Tellier el Britio (substituito de kontaktpersono por la Komisiono), Sean O Riain (kontakthomo por la Komisiono), Georgo Handzlik el Pollando, Aleks Kadar

el Francio kaj Jesus Miguel Garcia Iturrioz el Hispanio. Ĉar estas limo de 7 homoj por fari subtenan komitaton, la estraro de EEU decidis ke pli saĝas havi 1 loĝanton en ĉiu el la 6 pli grandaj EU-landoj, ĉar ili kune havas ĉirkaŭ 340 milionojn da loĝantoj, kaj Sean O Riain, kiu loĝas en Bruselo, por kunordigi la laboron.

La tekston de la tradicia eŭropa himno de EEU, laŭ la vortoj de la antaŭa prezidanto de EEU, Umberto Broccatelli el Italio, oni povas aŭskulti ĉe www.europo.eu/eo/euhropahimno, kie estas tradukoj al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU, al la kroata kaj al pluraj regionaj, minoritataj kaj mondaj lingvoj (la ĉina, araba, rusa, japana, hindia, bengala, indonezia).

Aliaj tradukoj bonvenas, sed jam disponi 39 tradukojn el tiom da mondopartoj emas impresi ne-esperantistojn.

La Eŭropa Komisiono havas du monatojn, precize ĝis la 31-a de majo, por decidi ĉu ĝi akceptos registri la proponon. Se la Komisiono akceptos ke la propono fakte helpas la funkciadon de la EU-Traktatoj, kaj ke fari tian proponon estas ene de la povoj de la Komisiono, oni povos komenci la kolektadon de 1 miliono da subskriboj en la 27 EU-landoj, por ebligi al la Eŭropa Komisiono politike konsideri tian leĝan proponon. Estos precize unu jaro por kolekti la subskribojn. Eĉ se estas unu miliono da subskriboj, la Komisiono ne estas devigita akcepti proponon, sed ĝi ja estas devigita serioze konsideri ĝin, kaj se ĝi rifuzas proponon, la Komisiono devos publikigi la kialojn por tiu rifuzo. Gravas substreki ke oni povos subskribi rete, kaj mi antaŭvidas ke tiel ni arigos la plimulton de la subskriboj.

Se la Komisiono registros la proponon, mi ŝatus alvoki ĉiujn landajn asociojn de UEA en la EU-landoj, kaj fakte ĉiujn membrojn de la landaj asocioj, plenenergie subteni ĉi tiun iniciaton, ke ni vere sukcesu kolekti unu milionon da subskriboj. Ne temas pri eŭropistoj kaj tutmondistoj: temas pri ŝanco fari grandegan antaŭenpaŝon por Esperanto en unu grava parto de la mondo. Tia sukceso en Eŭropo forte kuraĝigos la esperantistojn en aliaj mondopartoj, ekzemple en Ĉinio, Japanio kaj Brazilo, progresigi Esperanton en tiuj mondopartoj. Zamenhof klare kaj saĝe skribis ke sukceso venos “paŝon post paŝo, post longa laboro”.

La gazetaran komunikon oni povas legi jam en multaj lingvoj ĉe www.europo.eu/eo/gazetaraj-informoj.

Mi dankegas al ĉiuj helpantoj kaj kunlaborantoj. Ni esperu sukceson! Sed eĉ pli grave, ni laboru por sukceso!

Sean O Riain

(el la revuo “ESPERANTO”, n° 1258 / majo 2012)

Google tradukas el kaj al Esperanto

GOOGLE TRADUKAS EL KAJ AL ESPERANTO

Ekde la 22-a de februaro Esperanto ĉeestas inter la lingvoj subtenataj de Google Translate, la plej konata maŝintraduka programo, senpage uzebla per la interreta adreso http://translate.google.com.
La aldono de Esperanto kiel la 64-a lingvo surprizis la esperantistojn kaj kaŭzis ondon de entuziasmo, sed ankaŭ kritikon de la kvalito de la produktataj tradukaĵoj. Tamen regas konsento pri tio, ke la paŝo de Google estas grava reklamo por Esperanto kiel vivanta lingvo. La revuo Esperanto akiris ekskluzivajn informojn pri la fono de tiu decido.
Ĉe maŝintradukado necesas distingi inter du bazaj aliroj al la problemo: regulbazita, kiu uzas vortarojn kaj gramatikajn regulojn verkitajn de lingvistoj, kaj statistika, kiu uzas algoritmojn verkitajn de programistoj, per kiuj la maŝino aŭtomate lernas el granda kvanto de dulingvaj tekstoj jam antaŭe tradukitaj de homoj. La Google-tradukilo apartenas al la dua kategorio. Tial ĝi ofte eraras pri la akuzativo aŭ ne rekonas iun kunmetaĵon, sed pro la sama kialo ĝi scias foje surprizi per eleganta esprimo aŭ konas vorton kiu ne aperas en multaj vortaroj. Per tiu aliro la programisto ankaŭ povas prilabori iun lingvon eĉ sen devi kompreni ĝin, kaj anstataŭ okupiĝi pri unu konkreta lingvoparo li povas koncentriĝi al plibonigo de la tradukalgoritmo kiel tuto. La tekstoj per kiuj Google trejnas sian tradukilon, venas ĉefe el libroj (Google mem ciferecigis multajn), de organizoj kiel UN kaj el retpaĝoj.
Multaj esperantistoj scivolas pri la eksterordinara favoro de Google, kiu jam en 2007 en reklama video konsilis al la uzantoj de sia retpoŝta servo Gmail profiti la tempon ŝparitan de ĝia spam-filtrilo por fari ĝuindajn aferojn kiel ekzemple lerni Esperanton (la videon ĉe http://www.gmail. com/fightspam spektis 1,5 milionoj da homoj), kaj kiu en 2009 omaĝis la 150-an jubileon de Zamenhof per portempa ŝanĝo de sia emblemo kaj igis 2 milionojn da homoj serĉi informojn pri li kaj Esperanto en Vikipedio. Pro tio revuo Esperanto sin turnis rekte al Google, kiu afable donis respondojn al la demandoj de la esperantistoj.
Thorsten Brants, sciencisto laboranta por Google, informis ke neniu el la inĝenieroj rekte engaĝitaj en la aldonado de Esperanto mem parolas la lingvon, kaj klarigis ke fakte estas sufiĉe kutime ke la teamo okupiĝas pri lingvo kiun neniu el ĝiaj membroj denaske scipovas. Kelkajn el la 64 subtenataj lingvoj eĉ ne parolas iu ajn el la tuta dungitaro de Google. Tio tamen ne estas la kazo de Esperanto: “Ekzistas eta Esperanto-komunumo ĉe Google kiu helpis pritaksi la kvaliton de la sistemo, kaj Franz Och, kiu gvidas la projekton Google Translate, lernis iom da Esperanto kiel infano,” malkaŝis Brants. “Pasintjare ni trovis tradukistojn kiuj tradukis al Esperanto niajn testajn datumojn, kaj je nia granda surprizo ni konstatis, ke la kvalito de la Esperantosistemo estas komparebla kun lingvoj por kiuj ni havas multe pli da datumoj, kaj ke ĝi estas multe pli bona ol ĉe ĉiuj lingvoj por kiuj ni havas same malmultan datumkvanton – sen ke ni iel ajn speciale klopodis tion. Tial, post iom da poluro kaj plia testado, ni decidis ke venis la tempo por lanĉi ĝin”.
Kiel Brants konfirmis, kvankam la programo scias traduki ekz. inter Esperanto kaj la ĉina, nuntempe ĉiuj tradukoj al kaj el Esperanto okazas pere de la angla kiel interlingvo. Ĝuste por ĝi Google kutime disponas plej multajn jam pretajn tradukaĵojn, kaj ne ekzistas plano aldoni aliajn rektajn parojn por Esperanto. Li tamen invitis la esperantistojn kontribui al la plibonigo de la tradukilo korektante la tradukojn per musklako sur erara vorto, kaj taksante ĝin “helpema”, “nehelpema” aŭ “ofenda” (per la eta kontrolmarko sube dekstre en la rezultokampo). Eblas uzi ankaŭ la programon Google Translator Toolkit por redakti kaj alŝuti tradukaĵojn.
La faritaj ŝanĝoj ne tuj definitiviĝos, sed ebligos al la tradukilo pliboniĝi en la estonto.
Marek Blahuš